PIV · 1195
★art/o
★art/o
1 Tuto de la reguloj k procedoj, tradicie difinitaj por fari ion en iu aparta fako (ĝenerale ne teknika): la arto de parolado, de rezonado, de la milito; diplomatio, pedagogio estas veraj artoj; kian grandegan facilecon donas al la lingvo la enmiksiĝo de konscia arto! Z; ili prezentis majstraĵon de la friza arto Z; scipovi iun arton; (fari ion) laŭ ĉiuj leĝoj de la arto Z; la arto poezia (poetiko); al la fiŝo ne instruu naĝarton Z; (f) nun vi instruis al mi la arton, kiel mi devas vin turmenti Z; ŝi sciis la arton, kiel plaĉi al la viroj; vivon travivi estas art’ malfacila Z. ☞ scienco, praktiko.
2 Per studo k ekzerco akirita kapablo apliki tiujn regulojn k procedojn: montru al mi provon de via arto Z (aktora); mia arto plu ne povas iri Z (➞ latino); la arto de bona kuracisto, de granda ĉasisto B; li estas oratoro pli el naturo ol el arto. ☞ lerteco, sperto.
3 Maniero kiel per la verkoj de la homo esprimiĝas lia percepto de la belo: arto estas homo aldonita al naturo; la arto estas imito, ne kopio de la naturo; la arto vivas el lukto k mortas el libereco; la arto por la arto (devizo de skolo, por kiu la arto devas havi nenian utilan aŭ moralan celon); oni devas subteni la arton Z; longas arto, kurtas vivo K; en la regiono de la arto, tiel same kiel en la regiono de scienco aŭ metio […] Z; homo, kiu sin dediĉas al la arto Z.
4 Ĉiu el la ĝenroj aŭ ĝenrogrupoj apartaj, en kiu tradicie sin esprimas tia percepto: la movebla k surroka artoj de la paleolitiko; la ses klasikaj artoj; la sepa arto (kinematografio); majstro de la muzika arto; la antikva, renesanca, baroka arto; la helena, hinda, japana arto.
arta
1 Farita per homa arto, k ne devenanta simple de la naturo: arta lingvo Z; ĉe la arta lumo; artaj floroj; arta (sintezita) rezino, kaŭĉuko; artmaterio (➞ plasto); arte daŭrigata juneco.
2 Konforma al la reguloj de belarto; celanta doni impreson de beleco: arta spektaklo, prezentado Z; arta ferkrado; arte polurita diamanto Z.
artaĵo
1 Io farita kun arto: pereigi la korpon per la spirito […] tio ĉi estus artaĵo, kiu meritus, ke vi estu ĝia elpensinto! Z; ŝi ligis bukedon k sub ŝiaj manoj aperis artaĵo de neordinara beleco Z; la desegnaĵo prezentis belan, kvankam malgrandan artaĵon Z; povosciado teknika, ne vivigata de talento, ne povas krei veran artaĵon Z; malgranda artaĵa objekto Z.
2 Io ne havanta la naturan simplecon, sed elfarita, artifika: mi petas, pli da enhavo, malpli da artaĵo! Z; mi parolas sen artaĵo Z.
artismo. Plena dediĉiteco al arto: diletanteco estas amuzilo de la vivo, nur artismo povas esti por ĝi ŝtona starejo Z; artisma klereco, inspiro; artisme desegnita juvelo Z.
artisto. Tiu, kiu praktikadas unu el la belartoj: se li estas ne sole diletanto, sed artisto […] Z; la amata peko de ĉiuj artistoj, kiuj koketas kun si pri sia verko […] Z; grandaj artistoj patrujon ne havas; super la artista diletanteco Z; plej perfekte artiste farita porko el kupro Z.
artefarita. Arta 1: lingvo artefarita Z; artefarita najtingalo Z.
senarta. Prezentanta nenian arton:
1 (laŭde) la senarta ĉarmo de freŝa knabino; elparolu la monologon tute libere k senarte Z;
2 (pj) senarta kruda skizo.
belarto. Ĉiu el la artoj, kiuj celas la belon, k el kiuj oni tradicie kalkulas ses: arkitekturo, skulpturo, pikturo, poezio, muziko k danco.
dancarto. Arto de gedancistoj.
dentistarto (ark.) = denta medicino.
desegnarto. La arto pri desegnado.
edukarto. Pedagogio.
kudrarto. Arto kudri modajn robojn, vestojn ktp: la centro de la vira kudrarto estas en Londono, de la virina en Parizo.
kuirarto. La arto de kuirado.
kuracarto. Profesio, arto de kuracado.
memorarto. Mnemoniko.
poparto ☆ Tendenco (aperinta ĉ. 1950 en Londono k disflorinta en Usono), kiu uzas aĵojn aŭ aĵfragmentojn el la ĉiutaga vivo, ekz. bildojn aŭ bildfragmentojn el reklamoj, revuoj ks.
rajdarto. Arto elegante rajdi.
skribarto. Arto bele skribi.
teksarto. Arto elfari belajn teksaĵojn.
vitrarto. Arto elfari objektojn el vitro.