PIV · 13934
★scienc/o
★scienc/o
1 Sistema tutaĵo de scioj, bazita sur metoda racia esploro k celanta eltrovon de leĝoj de la naturo aŭ de la homa socio: la mirindaj progresoj de la scienco; scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan Z; per pacienco venas scienco Z. ☞ sciado.
2 Tutaĵo de la metodoj, hipotezoj, teorioj k scioj pri difinita fako: fiziko estas la nomo de la scienco mem Z; la moralaj, naturaj sciencoj; la politika scienco; la puraj sciencoj (dependantaj nur de deduktoj el principoj, ekz. matematiko aŭ logiko), la ekzaktaj sciencoj (diversaj branĉoj de matematiko); la scienco pri la homo, la socio; (f) tio estas por mi ĥina scienco Z. ☞ praktiko, tekniko.
3 Kolektivo de la diversaj sciencoj, kontraste kun ĉio, kio ne estas esprimebla per ciferaj leĝoj: la scienco estas «ni», la arto estas «mi».
scienca
1 Havanta la ekzaktecon k objektivecon de la scienco: scienca metodo; scienca pruvo; scienca esploro; (vs) scienca spirito.
2 Rilata, servanta al sciencoj: sciencaj instrumentoj; scienca terminologio; sciencaj libroj, kursoj; la sciencaj leĝoj.
sciencismo. Teorio, laŭ kiu ĉio en la mondo estas klarigebla per la scienco k submetebla al ĝiaj metodoj. ☞ materiismo.
sciencisto
1 Adepto de sciencismo.
2 Scienculo.
scienculo. Homo, kiu praktikas unu aŭ plurajn sciencojn: ne demandu scienculon, demandu spertulon Z; en tiaj praktikaj demandoj (pri lingvaj reformoj) la scienculoj estas la malplej kompetentaj Z; vera scienculo estas modesta.
latinscienca (pp nomo) Uzata en scienca nomenklaturo k havanta latinecan formon.
lingvoscienco. Scienco pri la diversaj aspektoj de la lingva fenomeno: priskriba, historia, ĝenerala lingvoscienco; struktureca lingvoscienco (esploranta la rilatojn inter la diversaj funkcioj de la sciencelementoj en unu sciencosistemo). Sin. lingvistiko. ☞ filologio, gramatiko.
literaturscienco. Literaturkritiko.
natursciencoj. Tuto de la sciencoj pri la naturo (biologio, anatomio, fiziologio, ekologio k geologio).
pseŭdoscienco. Instruaro aŭ praktikado sen sciencaj bazoj aŭ sen scienca rigoro; tiu ĉi termino ofte aplikiĝas al alkemio, astrologio, kiromancio k.a. ☞ gnostiko, okultismo, superstiĉo.
sonscienco. Fonetiko.