← Reen al M

PIV 2020 · 10012

materi¹o

materi1o
Tio, kies ekzistadon ni perceptas per la sensoj, k el kio konsistas la universo (kontraste kun la energio): la modernaj teorioj pri la materio; neniiĝo de la materio; Pearson difinis la materion «nematerio en moviĝo»; la leĝo pri la konservo de la materio. atomo, elektro, substanco.
Parto el tiu io, kiu prezentas apartajn ecojn al nia analizo: gasa, likva, solida materio; la viva materio; fragmento el osta materio; […] el kio estis la materio, kiun li havis en siaj testikoj Z; la materio de tiuj strangaj objektoj estas aparte densa k peza; la fisia inerta materio. formo, materialo.
Φ Nespirita, eksterkonscia kaŭzo de perceptoj: ĉu mia alte fluganta spirito devas lasi alligi sin […] al la materio? Z.
interstela materio 🔭 Materio disa inter la steloj, konsistanta el gaso neŭtrala aŭ jonigita, polvo, kosmaj partikloj.
malluma materio 🔭 (laŭ la praeksploda teorio) Maso ne emisianta lumon, evidentigebla nur pro la gravito de astro, k konsistiganta la pli grandan parton de la maso de la universo.
materia. Rilata al la materio: oni konsideru unu materian punkton (: en kiu oni supozas la materion koncentrita); la plej alta Forto, kiu estas la kaŭzo de la kaŭzoj en la mondo materia k morala Z; la materia strukturo de molekulo. fizika.
materieco. Eco de io materia: kredi je la materieco de la animo.
materiiĝo
Transformiĝo en materion: la materiiĝo de fotono.
Θ Alpreno de materia formo: la materiiĝo de fantomo, de anĝelo.
materiismo Φ Doktrino, laŭ kiu la materio estas la sola principo k la sola realaĵo en la universo: la antikva materiismo (de Epikuro k Lukrecio), la mekanikisma materiismo (de Dideroto k. a.); la historia materiismo (de Markso, laŭ kiu nur la ekonomiaj faktoj regas la tuton de la socia, politika k psika vivo).
materiisto. Adepto de materiismo.
antimaterio Materio, konsistanta el antipartikloj.
nemateria. Ne estanta materio, ne entenanta materion: la plimulto opinias la animon nemateria.
nemateriiĝo Neniiĝo de materiaj partikloj kun iliaj antipartikloj k responda estiĝo de energiaj kvantumoj, laŭ la Ejnŝtejna formulo E = mc2.