← Reen al P

PIV 2020 · 11808

partikl/o

partikl/o Tre malgranda peco de materio, precipe pp la eroj de la atomo: alfa-partiklo (la kerno de heliumo); elementa partiklo (partiklo ne diserigebla). Sin. korpusklo.
virtuala partiklo Partiklo, estiĝanta dum tre mallonga tempo dum iu procezo malgraŭ nesufiĉo de energio por ĝia kreo (ebla pro la principo de necerteco).
antipartiklo. Partiklo, havanta egalan mason kiel la komparita partiklo, sed inversajn kvantumajn nombrojn: la pozitrono estas la antipartiklo de la elektrono.