← Reen al M

PIV · 10263

★metr/o

metr/o
Baza unuo de longo en la internacia sistemo de mezurunuoj (SI); simb.: m; difino: unu metro estas la distanco trapasita de lumo en vakuo dum 1/299792458 de sekundo: la metro estis origine egala al dekmilionono de kvarono de tera meridiano; alportu al mi metron da nigra drapo Z.  punkto.
Mezurilo, havanta unumetran longon: mezuri laŭ sia metro Z.
Ĉiu formo de poezia ritmo, difinita per la speco k la nombro de siaj piedoj: jambaj, trokeaj metroj. verso.
metra. Bazita sur la metro: metra sistemo.
metrik2o Scienco pri la diversaj specoj de versoj, ilia konsisto, ritmo, uzado k kombinoj. prozodio, versfarado.  metrik/o.
centimetr1o. Centono de metro (0,01 m).
decimetr2o. Dekono de metro (0,1 m).
kilometro. Mil metroj (1 km).
kilometrilo. Nombrilo, kiu sumigas la veturitajn distancojn. ciklometro.
kvadratmetro. Surfacunuo egala al tiu de kvadrato kun unu metron longaj eĝoj.
kubmetro. Volumenunuo egala al tiu de kubo kun unu metron longaj eĝoj.
mikrometro. Milionono de metro (10−6 m).
milimetr2o. Milono de metro (0,001 m).