PIV 2026 · Artikolo 10182
meridiano
Derivaĵoj en la artikolo 4
meridiano
1 ASTR imaga cirklo tra la ĉielaj polusoj kaj aŭ la zenito de iu loko sur la tero (loka meridiano) aŭ iu astro (astra meridiano).
2 GEOG imaga duoncirklo inter la norda kaj suda polusoj de la tero, tra punktoj de egala longitudo: preskaŭ ĉiuj lokoj sur la sama meridiano havas la saman horon ➞ horzono ➞ paralelo de latitudo.
geografia meridiano GEOG meridiano tra la geografiaj polusoj.
grenviĉa meridiano GEOG la meridiano nul, de kie oni mezuras longitudojn. Sin. nulmeridiano. ➞ Grenviĉo.
magneta meridiano GEOG meridiano tra la magnetaj polusoj.
nulmeridiano GEOG la grenviĉa meridiano: la nulmeridiano, kiu trairas Grenviĉon, restas unu el la lastaj simboloj de la iama potenco de Britio Ko