PIV · 16845
★zon/o
★zon/o
1 Strio el ŝtofo, ledo ktp por ĉirkaŭigi la talion: ledan zonon li havas ĉirkaŭ siaj lumboj X; ĝi ne dormos, ne deliberiĝos la zono de ĝia lumbo X; glavoj kune kun la apartenaĵoj, kiel ekzemple zonoj, portiloj k tiel plu Z; atlasa tuniko kun silka zono; la tranĉilon ŝi eltiris el sia zono Z; buki sian zonon; vi levis la jupeton ĝis la zono W; (f, ark.) malligi la zonon de virgulino (ŝin deflori); frapi sub la zono (nelojale polemiki); (analoge) eniri en la akvon ĝis la zono (la loko de la zono; talio).
2 Ĉio, kio ĉirkaŭas kiel zono: fortikigita urbo kun zono el fuortoj; zono da ŝtonegoj fermis la horizonton; leviĝis la luno kun ia zono el nebulo.
3 ∆ La parto de sfero 1 inter du paralelaj ebenoj.
4 🌄 ☼ Ĉiu el la grandaj dividoj de la surfaco de la terglobo, proks. limigitaj de paraleloj: tropika, intertropika, varma, mezvarma, malvarma, glacia zono. Sin. terzono.
5 Spaco, pli-malpli precize limigita, kiu difiniĝas per iu agado, efiko, influo ks: la piedira zono de urbo M; la urbo estas dividita en plurajn tarifzonojn por la aŭtobusoj; ⚓ kalma zono; ⚔ lima, okupacia zono; £ Kanado estas en la zono de influo de Usono; 🍁 la zono de la daŭrafoliaj arboj, de la arbustoj (laŭ la altitudo en montoj); ☇ muta zono (en kiu la ricevado de radioelsendo estas neebla).
6 ❤ (pp vertebruloj) Tuto de la paraj ostoj, kuniganta paron da membroj kun la vertebraro: humero artikiĝas kun la skapola zono, femurosto kun la pelva zono.
7 = zostero 2.
8 ☇ Aro da frekvencoj, troviĝantaj unu apud alia k ĉirkaŭ difinita frekvenco, ekz. tiu de la portondo. ☞ bendo 4, kanalo 6.
pelva zono ❤ Zono 6, kuniganta la postajn membrojn kun la vertebraro: ĉe la amfibioj, reptilioj, birdoj k mamuloj la pelva zono konsistas el 3 paroj da ostoj: ilioj, iskioj k pubioj; ĉe la birdoj k mamuloj ilioj, iskioj k pubioj estas kuniĝintaj inter si k kun parto de la vertebraro. ☞ pelvo 2.
piedira zono ⛗ Parto de urbo sen motortrafiko, por libera piedirado.
skapola zono ❤ Zono 6, kuniganta la antaŭajn membrojn kun la vertebraro: ĉe la amfibioj, reptilioj, birdoj k mamuloj la skapola zono ĝenerale konsistas el 3 paroj da ostoj: klavikloj, korakoidaj ostoj k skapuloj; ĉe la mamuloj, ĉiu korakoida osto estas kuniĝinta kun skapolo k nomata korakoida apofizo.
zona
1 Rilata al zono: la zona vegetaĵaro.
2 Havanta zonon: zona pluvmantelo.
zoni (tr)
1 Ĉirkaŭligi per zono: zoni siajn lumbojn X; zonu vin per sakoj X; zonita per bataliloj Z; la knabo estis zonita per lina efodo X; (f) Dio zonis min per ĝojo X.
2 Ĉirkaŭi, kiel zono: neĝaj suproj zonantaj la horizonton B.
3 Fiksi per zono ĉirkaŭ sia talio aŭ iu sia membro: zoni glavon X; zoni la sabron al sia flanko Z; la glavo estis zonita ĉirkaŭ la femuro, ne ĉirkaŭ la lumbo X.
zoneto ❤ Sistemo de travidaj subtenfibretoj, kiuj ĉirkaŭtenas la kristalinon k estas streĉataj de la ciliara korpo: ciliara zoneto (zonula ciliaris).
zonego. Granda, dika zono por ĉevalo ks.
flankzono ☇ Aro de tiuj frekvencoj en frekvencospektro de modulada fenomeno, kiuj troviĝas supre k malsupre de la portonda frekvenco: unuflankzono, duflankzono.
horzono. Ĉiu el la daŭboj de la tersurfaco, entenata inter du meridianoj, en kiu pro oportuneco la horloĝa horo estas nomata same: ĉiu horzono estas 15° aŭ 1 horon larĝa; la horzono 0 etendiĝas 7°30’ okcidenten k 7°30’ orienten de Grenviĉo.
ĵartelzono. Virina subvesto, konsistanta el mallarĝa zono k kvar ĵarteloj, por streĉi la ŝtrumpojn.
krurzono. Rubando, ordinare elasta, kiu alpremas la ŝtrumpon aŭ duonŝtrumpon al la femuro aŭ al la kruro: ordeno de la Krurzono (brita).
ledzono. Leda zono, por subteni pantalonon, ŝorton.
mamzono. Speco de zono kun du duonsferaj pecoj, por subteni la mamojn k doni al ili plaĉan formon.
savzono. Zono el flosa materialo, por helpi al ŝippereinto ne droni.
sekurzono 🚐 Rimena ekipaĵo (zono k balteo), alfiksanta aŭto- aŭ aviadil-veturanton al sia seĝo.
selzono. Zonego por fiksi selon sur bestodorso.
terzono. Zono 4.