PIV 2020 · 1813
bend⁸o
bend8o
1 Mallarĝa k longa peco el maldika materialo: bendo el papero, tolo, lado, kaŭĉuko; bendo de filmo; magneta bendo por magnetofono, por magnetoskopo, por savkopii komputilajn datenojn; mentona bendo, harliga bendo. ☞ rubando, strio.
2 🏠 Plata mallarĝa horizontala strio sur fasado, ekz. super arkado, pordo ks, foje ornamita per meandro.
3 Ⓣ Dika ringo el kaŭĉuko aŭ plasto, ĝenerale garnita per ŝtalfadenoj k ĉirkaŭanta radon por mildigi la akraĵojn de la vojo: pneŭmata (entenanta aeron), masiva (sen aerujo) bendo. ☞ ringego.
4 ☇ Aro da frekvencoj inter du limoj, atribuitaj al speciala uzo: radiobendo, televidbendo, amatora bendo (atribuita al servo de amatoroj); interferaj bendoj; benda spektro. Sin. frekvencbendo. ☞ zono.
5 ⛨ Larĝa kolora strio, oblikve trairanta la ŝildon.
bendi (tr) Ĉirkaŭvolvi, ĉirkaŭligi per bendo. bendi al iu la okulojn, la harojn.
bendado. Ago de iu, kiu bendas.
barelbendo. Ligna aŭ metala bendo, ĉirkaŭanta barelon.
brakbendo. Bendo, kiun oni ĉirkaŭligas al ies brako kiel rekonilon, insignon ks.
energibendo ☐ Permesata energiintervalo por elektronoj en kristalo.
flankbendo = flankzono.
frekvencbendo. Bendo 4.
glubendo. Mallarĝa bendo el papero aŭ plasto, surkovrita per gluo k servanta por fermofiksi leteron, pakon ks aŭ ripari ŝiritaĵon.
ladbendo Ⓣ Bendo el ŝtallado, uzata por fermi k fortikigi lignajn kestojn.
mezurbendo Ⓣ Longa mallarĝa peco de fleksebla materialo (tolo, metalfolio k.a.), gradigita laŭ centimetroj aŭ coloj k uzata por mezuri longojn: mezurbendo de inĝeniero, de lignaĵisto, de kudristino. ☞ mezurrubando.
muntbendo. Ĉenstablo.
pansobendo. Bandaĝo.
sonbendo. Bendo 1 por registri sonojn.
trubendo ☇ 💻 Mallarĝa strio el papero, antaŭe uzata kun teleksoj k komputiloj, por registri informojn per vicoj da truoj. ☞ trukarto.
vidbendo, videobendo. Bendo 1 por registri samtempe sonojn k moviĝantajn bildojn.