PIV 2020 · 10167
★menton/o
★menton/o ❤ Parto de la vizaĝo sub la malsupra lipo: li kaptis al ŝi la mentonon (karespetole); ŝi havas duoblan mentonon (pro la grasiĝo); kirurgia mentonbendo; mentonrimeno de kasko.
mentona. Rilata al mentono: mentona muskolo (M. mentalis).