PIV · 16690
★vizaĝ/o
★vizaĝ/o
1 La antaŭa parto de la homa kapo, de la frunto ĝis la mentono: senhara faltoplena vizaĝo; ŝi lavis la vizaĝon de la mortinto Z; trafi per la vizaĝo en koton Z (pf); montri sian vizaĝon en ĉiuj kafejoj de la urbo; batali kun la suno, la vento en la vizaĝon; trafi per la parolo rekte en la vizaĝon Z; mokadi iun ĝuste en la vizaĝon Z; virojn mi serĉas, kiuj rigardas al la morto en la vizaĝon Z; la Eternulo paroladis kun Moseo vizaĝo kontraŭ vizaĝo Z; (f) la vizaĝo de la tero Z. ☞ facio.
2 Esprimo de tiu korpoparto: nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo Z; se en kor’ io sidas, la vizaĝo perfidas Z; bela vizaĝo estas duono da (de) doto Z; ne havu tian malluman vizaĝon! Z; ridanta, larma, senhonta vizaĝo X; la severa vizaĝo distingiĝis per nepriskribebla doloro B; (analoge) perdi la vizaĝon (humiligite, perdi sian krediton, prestiĝon); (f) malgranda drinkejo montris sian afablan vizaĝon al la vojaĝanto Z. ☞ fizionomio, mieno, trajtoj.
vizaĝaĉo. Malbela, krude triviala vizaĝo.
vizaĝeto. Infana vizaĝo: kian ĉarman vizaĝeton havis la filino! Z.
duvizaĝa
1 Havanta du vizaĝojn: la duvizaĝa Jano; (f) la urbeto estis duvizaĝa, kamparana k industria.
2 (iu) Nesincera, perfida: duvizaĝa spiono.