PIV · 4558
fizionomi¹o
fizionomi1o
1 Tuto de la vizaĝaj trajtoj kun ilia esprimo: li havis fizionomion honestan Z; la tuta fizionomio en unu sekundo ŝanĝiĝadis, akceptante ĉiam alian esprimon de sprito Z; kompreneble, se al lernanto li faros tian fizionomion […] Z (grimacan); laŭ mia Peterburga fizionomio Z. ☞ aspekto, mieno.
2 (f) Karakteriza aspekto de iu afero: mi trovis en la Regularo kelkajn ŝanĝojn, kiuj donis al la afero tute alian fizionomion Z; E. havas sian propran spiriton k fizionomion Z; malbona transskribo ofte ŝanĝas la fizionomion de internacia vorto B; ĉiu popolo havas sian apartan fizionomion; la homoj plej volonte akceptas la proponojn, kiuj havas instruitan (sciencan) fizionomion Z.