PIV · 10316
★mien/o
★mien/o
1 Esprima aspekto de la vizaĝo k de la sinteno: gaja, severa, memfida, ruza mieno; li havas tian misteran mienon! Z; rigardante la desegnaĵon kun mieno de kontentigita kompetentulo Z; ŝi petis lin per la rigardo k la mieno, ke li foriru Z; fiera mieno – kapo malplena Z; elektu edzinon laŭ deveno k ne laŭ mieno Z; havi vinagron en la mieno Z; ili faris mienojn, kvazaŭ ili laboras Z; (f) la litero A havis fieran mienon Z; vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas Z; tie la bordoj de la rivero perdas sian ridantan mienon Z. ➞ mienleganto, mienludo.
2 ⚕ Karakteriza aspekto de la vizaĝo en difinita malsano: la senesprima mieno de parkinsonuloj; adenoida mieno; hipokrata aŭ agonia mieno. ☞ fizionomio, ekstero, ŝajno, trajto, sintenado.
mieni (ntr) Havi mienon de, aspekti: mieni kiel malsanulo; kokete mieni; la internaciaj vortoj en E. mienas k elparoliĝas pli slave k germane ol latinide.
gravmiena. Havanta gravan mienon: doktoro, kiu per sia gravmiena trotado sekvis […] Z; la cikonioj promenadis gravmiene Z; kun troigita gravmieneco li alproksimiĝis Z.
rigidmiena. Severaspekta: la rigidmiena mastrino de la oficejo Z.