← Reen al M

PIV · 10315

★miel/o

miel/o. Sukera, odora nutraĵo, ellaborata de iaj insektoj, precipe de abeloj, el la suko de floroj, por nutri la larvojn: el la kadavro de la leono li prenis la mielon X; ne gutas mielo el la ĉielo Z; urson al mielo oni ne tiras per orelo Z; (f) la buŝo de malĉastulino elverŝas mielon X; mi, kiu suĉis dolĉan la mielon de liaj ĵuroj Z.
miela
Rilata al mielo: miela ĉelaro; miela gusto; mielaj kukoj.
Dolĉa kiel mielo: mielaj kisoj; la miela tempo Z (unua tempo post la geedziĝo).
(f) Afekte, nesincere dolĉa: miela voĉo; flati per mielaj vortoj; lango miela, sed koro kruela Z. glata.  medo, allogi, vinagro.
flormielo. Nektaro 4.