PIV · 5243
★glat/a
★glat/a
1 Prezentanta nenian elstaraĵon sur sia supraĵo; tia, ke la mano tie facile glitas: glata vitro, ledo, fajenco; li elektis kvin glatajn ŝtonojn X; Esav estas harkovrita k Jakob estas homo glata X; glataj vangoj de infano; glata felo de kato; (analoge) la akvo fariĝis glata kiel spegulo Z; blua, milda glata maro! K.
3 (f) Iranta sen baro aŭ malhelpo: glata laboro, stilo, parolo; la afero iel ne estas glata Z; lia morto estos tiel glata, ke eĉ ne estos ombro da suspekto Z.
4 (f) Karesa, dolĉa, lerte flata: virino, kies paroloj estas glataj X; per sia glata buŝo la adultulino lin entiris X.
5 ∆ (pp funkcio aŭ kurbo) Posedanta sufiĉe da reguleco; plej ofte tia, ke ĉiuj derivaĵoj ekzistas k estas kontinuaj.
glate. En glata maniero:
1 glate kombitaj haroj B; glate razita; glate rabotita tabulo;
3 vivo glate ne fluas Z; mi esperas, ke ĉio glate pasos B; ĝi almenaŭ finiĝu por ni glate, li ne malsaniĝu Z; vivi sate k glate Z; por glate mensogi oni spriton bezonas Z; la adaptiĝo al la novaj kondiĉoj ne plenumiĝis tute glate; li glate venkis en la konkurso (➞ relo, butero).
glati (ntr) Esti glata 2,3.
glataĵo. Loko glata, en objekto aŭ lando: la glataĵoj de osto; inter la glataĵoj de la valo estas via parto X.
glateco. Eco de io glata: la glateco de lia stilo.
glatigi. Fari ion glata:
1 glatigi lignon per rabotilo B, ferpecon per fajlilo; glatigi al si la barbon, la harojn; la vento plugas k glatigas akvajn montojn B;
2 glatigi la vojon al iu;
3 glatigi sian stilon; finita k glatigita Z (bone aranĝita).
glatumi (tr) Karese tuŝeti ion glata: glatumi hundon G; li glatumis al si la stomakon G; ŝi glatumis lin je l’ griza barbo G.
malglata
1 Tia, ke la mano iras malfacile sur la supraĵo: malglata felo de lupo; malglata kruda lanvesto; multaj homoj ne povas tuŝeti malglatan paperon Z. ☞ raspa.
2 Malfacile irebla: malglata vojo
malglataĵo. Elstaraĵo, kiu faras la supraĵon malglata: (f) stilaj malglataĵoj.
neglata Z. Malglata.