PIV · 13186
★rasp/i
★rasp/i (tr)
1 Skrapi per raspilo substancon ne tre malmolan, por ĝin dispecetigi, pulvorigi aŭ flokigi: raspi sukeron, fromaĝon, karoton.
2 Prilabori per raspilo.
raspa. Malglata, kiel raspilo: raspa tabulo, haŭto; (f) raspa voĉo (☞ raŭka); (f) raspa (nefluanta k nepolurita) stilo.
raspaĵo. Eroj, kiujn oni forigis per raspilo: ligna, fromaĝa raspaĵo.
raspilo. Ŝtala ilo, kies supraĵo estas provizita per multaj akraj k tranĉaj elstaraĵoj, pli altaj ol ĉe fajlilo, ordinare triangule dismetitaj, por prilabori substancojn ne tre malmolajn.
raspejo. Loko en sukerfabriko, kie oni raspas la betojn.