PIV · 13187
★rast/i
★rast/i (tr)
1 Kunkolekti (fojnon, pajlon, falintajn foliojn ks) per tiucela ilo: rasti la tonditan herbon.
2 Taŭge purigi k ebenigi grundan supraĵon, skrapante per tiucela ilo: rasti bedon.
3 ♠ Ĉe ludotablo kolekti la monon de la perdintaj ludantoj per tiucela ilo (pp la krupiero).
4 Metode priserĉi difinitan areon, uzante tre densajn truperojn por kapti aŭ detrui malamikojn aŭ krimulon: la soldatoj ĉirkaŭbaris k rastis la regionon B; la polico rastis la kvartalon post la atenco.
rastado. Ago de tiu, kiu rastas.
rastilo
1 Diversspeca kultura k ĝardena ilo, konsistanta el longa bastono kun transversa stango provizita per dentoj.
2 Similforma ilo, el ligno kun eburaj dentoj, uzata de krupieroj.
forrasti. Forigi, rastante: ŝi devis forrasti la sablon antaŭ la pordo.