← Reen al E

PIV · 3487

★eben/a

eben/a (pp supraĵo) Tia, ke ĉiuj ĝiaj punktoj estas proks. ĉe la sama nivelo, k ĝi prezentas nek kavojn nek elstaraĵojn tro grandajn: la grundo de tenisejo devas esti ebena; la marsupraĵo estis ebena, preskaŭ olea; (f) mi havus liberan, ebenan vojon Z. plata, glata.
ebeno
Surfaco, kiu enhavas ĉiun rekton, kun kiu ĝi havas du komunajn punktojn: tra tri punktoj ne apartenantaj al unu sama rekto povas pasi nur unu ebeno; ebeno de polarizo (ebeno pasanta tra la direktoj de lumradio k de la magneta oscilado en la lumondo).
Afina subspaco.
hiperebeno Afina subspaco, kies kodimensio estas unu.
apoga hiperebeno. Ebeno, kiu apogas aron, t.e., kiu havas la aron je unu flanko k kiu enhavas punkton de ties fermaĵo.
tanĝa ebeno (pp surfaco) Ebeno, kiu konsistas nur el tanĝantoj al la surfaco.
ebenaĵo. Loko aŭ lando ebena: Abner k liaj viroj marŝis sur la ebenaĵo tiun tutan nokton X; la nordeŭropa ebenaĵo estas kontinuaĵo de la nordazia; l’ ocean’, el bordo elirinte, glutas l’ ebenaĵon Z.
ebeneco. Eco de io ebena
ebenejo. Ejo ebena: ĉevalkurado sur ebenejo (sen saltobaroj); lokomotivo, kiu iras po cent km hore sur ebenejo.
ebenigi. Igi ebena: ĉio tie estis ebenigita (niveligita) kun la tero Z; ebenigu la vojon, liberigu ĝin de ŝtonoj! X; ebenigu irejon, forigu malhelpojn de la vojo X; unu faldo en la ŝtofo nebone ebenigita Z (gladita); (f) Volapük ebenigis la vojon por novaj sistemoj Z; se oni scius ebenigi al la morto tiun neglatan vojon el la kastelo de la vivo! Z; ebenigi ĉiujn malfacilaĵojn.
malebena. Prezentanta kavojn, elstaraĵojn ks: malebena vojo, kampo; la malebenaĵo fariĝu ebenaĵo! X.
akvoebeno. Supraĵo de la akvo en rezervujo, baseno, kanalo ktp.
altebenaĵo. Landparto ebena, alta rilate al la ĉirkaŭaj regionoj, kiujn ĝi superas per krutaĵoj aŭ fortaj deklivoj: la Tibetaj altebenaĵoj.
klinebeno. Dekliva ebeno.
batebenigi. Batante ebenigi: instrumento por la batebenigo de la ŝtona pavimo Z.