PIV · 12357
★plat/a
★plat/a
1 Prezentanta malgrandan dikecon kompare kun la du aliaj dimensioj: plata poŝhorloĝo, ŝtono B, libro G.
2 Prezentanta malmultajn aŭ neniomajn reliefaĵojn: la lando mem fariĝis ĉiam pli plata Z; grundo plata kiel telero Z; monteto, sur kiu li aranĝis al si benkon, por tie sidi k rigardi la platan ondiĝantan grenkampon Z; virino kun plata brusto; la plate kovritaj kapoj Z; (f) plata esprimo, prozaĵo. ☞ ebena, glata. ➞ bareliefo.
plato. Ĉio ajn, kio estas plata, pli speciale:
1 Objekto malpli dika ol larĝa k longa: tabloj kun marmoraj platoj Z; ŝtonplato de tombo; frapi per la plato de la glavo; plato el vitro; konstruplato el sonsorbanta materialo; fundamenta plato de maŝino; ĉokolada plato.
2 a) Ebena, rigida, maldika peco el metalo: kupra plato kun indiko de la nomo k profesio; platoj de akumulatoro; licencplato de veturilo; la gravuristo strekas la platon per la grifelo; b) (analoge) Ilustraĵo aŭ aro da ilustraĵoj, okupanta la tuton aŭ la plej grandan parton de paĝo de libro, revuo ks. ☞ folio, lameno.
3 ⏚ La metala parto de kondensilo.
4 ⚕ Lezo de la tegumentoj, konsistanta el pli-malpli malmola plata aĵo: mukoza plato ĉe sifilisuloj.
5 ❤ ♉ 🍁 Nomo de diversaj plataj elementoj i.a. ĉelaj, organaj, embriaj.
6 ⊕ Supra k rigida, platforma parto de Tero, kiu laŭdike ampleksas la tutan litosferon k povas horizontale moviĝi sur la astenosfero: plattektonismo; platlimoj estas oceanaj fosegoj, riftoj k kontinentaj montaroj.
plataĵo
1 🌄 Alta ebenaĵo.
3 Ⓣ Ebenigita parto de cilindra aŭ ronda objekto.
4 Plata parto de vojo, inter deklivoj.
5 Ĉiu el la du plataj kovriloj de bindita libro.
plateco. Eco de io plata.
plateto. Malgranda plato, ordinare metala.
platigi. Fari ion plata: platigi sian nazon sur la fenestra vitro B; platigi inter la manoj bulon da argilo; li derompis la rozon, premplatigis ĝin en libro Z.
platumo ✈ Transiro inter alteriĝa gliso k alteriĝa ŝvebo, antaŭ ol ektuŝi la teron.
agordoplato ☇ Plato kun butonoj por agordi radioricevilon aŭ televidilon.
★ciferplato. Ekstera plato de horloĝo, sur kiu troviĝas la ciferoj montrantaj la horojn.
fajroplato. Metala plato, ofte kun ornamoj, kiu garnas la fundon de malnovaj kamenfajrujoj.
fermoplato Z Ⓣ Movebla plato, kiun oni metas aŭ mallevas sur la aperturon de vazo, kesto ks, por ĝin fermi.
fingroplato. Plato, almetita ĉe pordorando, por eviti, ke la fingroj ĝin makulu.
hejtoplato 🍴 Metala plato, kun elektraj rezistiloj, uzata por varmigi pladojn aŭ teni ilin varmaj. ☞ kuirplato.
kirasplato ⚔ Metala plato, por kirasi tankon, ŝipon ks.
kuirplato. Plato (aparta aŭ parto de fornelo), kiu varmiĝas per elektro k sur kiun oni metas kuirpoton aŭ paton.
licencplato 🚐 Identiga ŝildeto ĉe antaŭo k malantaŭo de motorveturilo.
lignerplato = aglomerplato.
★manplato. Mano streĉita, por prezenti plataĵon: glatigante al si la harojn per la manplato Z; nu, vi ĉion vidas, kiel sur la manplato Z; ŝi apogis la kapon sur la manplato Z; listelo, kiu havis la larĝon de manplato X. ☞ polmo.
nomplato. Metala aŭ emajla plato, kun la nomo de la domloĝanto, aŭtoposedanto, strato ks.
staciplato ☇ Plato de radioricevilo, montranta la riceveblajn staciojn.
turnoplato
1 🚂 Metala konstrukciaĵo, surportanta relparon, turnebla ĉirkaŭ sia vertikala akso, uzata por turni trakveturilojn.
2 Ronda, rotacia plato sur kiun oni metas la gramofonajn diskojn por ilin ludi. Rim. plat estas uzata pref-e kun la sama signifo: platboato, platfiŝo, platpano, platŝtono (slabo); platvergo, platvermoj ktp.