← Reen al P

PIV 2020 · 11660

panel⁴o

panel4o
🏠 Ĉiu el la tabuloj, ordinare modlure kadritaj, kiuj kovras tute aŭ parte la murojn de ĉambro, anst. tapeto.
🏠 Plata kadrita surfaco de muro, plafono, pordo, meblo ks, ofte ornamita per pentraĵoj aŭ reliefoj.
🏢 Antaŭfabrikita sept-elemento de konstruaĵo.
🚐 Longa plato, troviĝanta antaŭ la kondukisto de aŭtomobilo, sub la ventŝirmilo, k entenanta la diversajn ciferplatojn, la ŝaltilojn k.a..
Analoga plato, ofte el ebonito, sur kiu troviĝas la diversaj reguliloj de radioricevilo, telefona konektotabulo aŭ similaj aparatoj.
Longa, iom larĝa peco de tolo, kadrita per lignaj stangetoj, sur kiu estas pentritaj reklamoj, sloganoj aŭ bildoj, k kiun oni fiksas antaŭ la publiko (sur fasado, aŭtomobilo ks).
paneli (tr) Kovri (murojn) per paneloj 1: panelita studoĉambro.
aglomerpanelo. Aglomerplato pp meblo.
reklampanelo. Ligna panelo, surhavanta reklamajn bildojn, sloganojn ks: la reklampaneloj laŭlonge de la ĉefvojoj.
ŝaltpanelo Vd ŝalti.