PIV 2020 · 15084
ŝalt⁹i
ŝalt9i (tr) ⏚ Fermi elektran cirkviton per speciala aparato, tiel ke kurento komencas traflui: ŝalti la lumon, la ekbrulon de motoro; ŝalti lampon, radioricevilon. ☞ komuti, konekti.
ŝalto. Ago de iu, kiu ŝaltas: ĉe ŝalto atentu, ke viaj fingroj ne estu malsekaj.
ŝaltejo. Loko, kie troviĝas ŝaltiloj k kie oni efektivigas ŝaltojn.
ŝaltil9o. Aparato, provizita per prem- aŭ baskul-butono k servanta jen por ŝalti jen por elŝalti elektran kurenton: la ŝaltilo de startilo; ŝtuparŝaltilo; trifaza ŝaltilo; krepuska ŝaltilo (ŝaltilo, kiu ŝaltas aŭ elŝaltas, kiam lumintenso transiras certan valoron); tempumŝaltilo (ŝaltilo, kiu ŝaltas aŭ elŝaltas post difinita tempo). ☞ ŝtopilo, klemo. ➞ ŝaltoŝlosilo, ŝaltoseruro.
ŝaltotabulo, ŝaltopanelo. Tabulo aŭ panelo, sur kiu troviĝas la diversaj ŝaltiloj de domo, maŝino k.a..
elŝalti, malŝalt9i. Malfermi elektran cirkviton, tiel ke kurento ne povas trapasi: elŝalti la lumon, la ekbrulon de motoro, la radioricevilon; ne elŝaltu, ni tuj dissendos la daŭrigon de la programo!.
enŝalti
1 Konekti.
2 (fm) Rapide sin ekdediĉi al nova ago: la tuta familio enŝaltas novan lingvon.
memmalŝalto. Aŭtomata malŝalto de iu mekanismo.
memŝaltilo. Aŭtomata ŝaltilo, funkcianta per si mem sub certaj kondiĉoj.