PIV · 8200
komut/i
komut/i Z (tr)
2 🚂 Ŝanĝi la pozicion de nadloreloj en trakforko, t.e modifi trakforkon por direkti trajnon aŭ alian trakveturilon sur alian trakon.
3 ∆ Interŝanĝi la ordon de du sinsekvaj faktoroj en produto.
komuto, komutado. Ago de tiu, kiu komutas.
komuta ∆ (pp duloka operacio) Tia, ke du ajnaj elementoj estas komuteblaj.
komuteblaj ∆ (pp du elementoj a k b en grupo) Tiaj, ke ab = ba: la operatoroj de pozicio k movkvanto ne estas komuteblaj.
komutilo ⏚ Elektra aparato, ebliganta komut(ad)on ĉe unu cirkvito aŭ samtempe ĉe pluraj cirkvitoj: komutilo diversas laŭ funkciado (baskulo, premo, turno, glito), laŭ la nombro de cirkvitoj, kiujn ĝi povas regi samtempe, k laŭ la nombro de komutebloj (pozicioj); inversigilo estas ducirkvita k dupozicia komutilo; koridora komutilo (unucirkvita, dupozicia komutilo, kiu, aplikata duope, ebligas egale regi la cirkviton el du malsamaj lokoj).
relkomutilo 🚂 Parto de trakforko, konsistanta ĉefe el moveblaj pare aranĝitaj nadloreloj k fiksreloj.