PIV · 4692
★fork/o
★fork/o
1 Ĉia ilo, konsistanta el tenilo kun du aŭ pluraj dentoj ĉe la ekstremo, k uzata por pikpreni: manĝilaro, kiu konsistis el kulero, tranĉilo, forko Z; li enpuŝadis la tridentan forkon en la kaldronon […], k ĉion, kion trafis la forko, prenis la pastro X; turni la fojnon per forko; forko el ligno, el fero, de ĝardenisto, de stalisto, pli ol cent forkoj pikis nun minace K (al damnito).
2 Objekto forme simila al forko 1: forko de biciklo (inter kies du branĉoj turniĝas la rado); forko de pulio (la muntaĵo); forko de kluĉo (perrimena); forko de pantalono.
forki (tr) Piki k levi per forko: forki garbojn; (f) la infanteria kapitano forte min forkis Z (ludgajnis mian monon).
forka. Prezentanta specon de forko: forka arbo.
forkego. Longa bastono, kun du, tri, kvar longaj lignaj aŭ metalaj dentoj ĉe unu ekstremo, por forki pajlon, fojnon, sterkon ktp.
forketo
1 Manĝoforko: sendu al mi prunte dekduon da forketoj Z.
2 Objekto en formo de dudenta forketo: forketo de remilo, de horloĝa pendolo.
forkiĝi, disforkiĝi. Ĉe iu loko dividiĝi k pluiri en du aŭ pluraj direktoj: la vojo, la kanalo forkiĝas antaŭ la urbeto.
agordoforko 𝅘𝅥𝅰 Ŝtala ilo forkoforma, kies vibrado donas la tonon A.
trakforko 🚂 Aparato en trako por direkti trakveturilojn dumveture de unu trako al alia: trakforko manipulata surloke aŭ telemanipulata; trakforko laŭpinte aŭ laŭfroge alveturata.
trakforkisto 🚂 Tiu, kiu regas k komutas trakforkon.
tuboforko. Konektopunkto, de kie ambaŭflanke disiras tuboj.