PIV 2020 · 2151
★brak/o
★brak/o
1 ❤ (brachium) Parto de la supra (aŭ antaŭa) membro de homo k simio, de la ŝultro ĝis la kubuto. ➞ humero.
2 👥 Tuto de la supra (aŭ antaŭa) membro de homo k simio: levi la brakon; porti ion sub la brako Z; preni iun je la brako Z; prezenti la brakon al virino; ŝi paŝis sub la brako de sia edzo Z; iri brako en brako Z (p, f: en plena akordo); porti ion en la brakoj Z; ŝi prenis la infanon en siajn brakojn Z; ricevi iun kun etenditaj brakoj (bonvene).
3 Tiu membro, rigardata kiel simbolo de forto: la ŝtonisto rompas al si la brakon (de laciĝo), por plenigi la ventron B; li estas forta brako en batalo Z; Mi rompos vian brakon, ke ne estos maljunulo en via domo X; super kiu malkaŝiĝis la brako de la Eternulo? X. ☞ mano.
4 (f) Parto de objekto, kiu etendiĝas flanke de ĝi, kiel brako: brako de cirkelo, gruo, lustro, levilo, apogseĝo; la sepbraka templa kandelabro Z; brako de rivero. ☞ branĉo.
brakoj. La spaco inter tiuj du membroj, rigardata kiel simbolo de amoro: (ŝi estis) bela statuo, kiu ricevis vivon en miaj brakoj Z; ili ekdormis kun virinoj ĉe la brakoj B; el miaj brakoj ŝi saltadis rekte en la konfesejon; ŝi ĵetis la filinon en la brakojn de riĉa bankiero B.
braka. Rilata al brako(j): braka arterio, plekso, braka muskolo (kiu fleksas la antaŭbrakon al la brako) (M. brachialis).
brakumi (tr) Premi en siaj brakoj: brakumi malamikon, sed nur por lin sufoki!; per ardaj ĉenoj ligu nin brakumo! K. ☞ ĉirkaŭpreni.
enbrakigi. Brakumi: kial vi volas […] enbrakigi (virinon) ne apartenantan al vi? X.
subbrako. Akselo.
apogbrako. Tiu parto de seĝo, sur kiu sin apogas la brakoj: li metis la libron sur la larĝan apogbrakon de la seĝo Z.
krucbrako ⏚ Transversa tenilo, fiksita konzole ĉe flanko de fosto de supertera lineo, por teni izolilojn.
levbrako (de forto rilate al rotacicentro) ☐ La distanco inter la apogpunkto de levilo k tiu punkto, kie agas la koncerna mekanika forto. ☞ momanto.