PIV · 8817
★kubut/o
★kubut/o
1 ❤ (cubitus) Ekstera, malantaŭa parto de la artiko de la humero k de la ulno, inter la brako k la antaŭbrako: ŝi havis ĉiam kontuzitajn kubutojn Z; apogi sin sur la kubutoj B; kubutapoge; puŝi iun per la kubuto; ⚔ intertuŝi la kubutojn (en densaj vicoj); (analoge) jako eluzita ĉe la kubutoj; (f) havi kubutliberecon (esti libera pri siaj movoj aŭ iniciatoj). ☞ genuo.
2 Ⓣ Parto de objekto, kun analoga formo: kubuto de tubo, de vojo; kubutborilo.
kubuta. Rilata al kubuto: kubuta doloro; kubuta artiko (articulatio cubiti).