← Reen al K

PIV · 8818

★kudr/i

kudr/i (tr)
Kunligi per fadeno aŭ io simila, kion oni traigas tra la kunligotaĵojn per speciala pinta ilo: kudri tolaĵon, ledon, felojn; kudri manikojn al palto Z; sakaĵon mi kudris sur mian korpon X; ve al tiuj, kiuj kudras kusenojn sub ĉiujn kubutojn! X; ŝi ĉesis kudri k atente aŭskultis Z. stebi.
Produkti per kudrado: kudri veston B, robojn Z, ŝuojn; ŝi kudris diversajn bagatelojn Z.
(abs) Praktikadi tian produktadon: kudri mi scias sufiĉe bone Z; ĉe ni oni ne kudras alie ol per maŝino Z; kudri per fluganta kudrilo Z (f: tre rapide agi).
kudro
Ago kudri.
La loko, kie du ŝtofpecoj estas kunfiksitaj per fadenoĉeno: manfarita kudro; ebenigi la kudrojn de jako; la felsako likas ĉe la kudroj; la vangoj de la studento havis du krucformajn kudrojn. kudrolinio, kudrarto, kudromaŝino.
kudradi. Daŭre kudri: dek horojn en la tago ŝi kudradis Z.
kudrado. Agado, metio de tiu, kiu kudradas: mi okupas min per kudrado Z; lerni la kudradon; lertiĝi en la kudrado per maŝino Z; (ili) ne povas plenumi la tutan kudradon, kiu estas necesa Z.
kudraĵo. Io kudrita: ŝi faras mem nur la plej delikatajn kudraĵojn.
kudrejo. Laborejo, kie oni kudradas: kudrejo de vira k virina tolaĵo Z; fondi kudrejon Z; sendadi iun en kudrejon, por lerni Z.
kudrero. Unu kompleta tratiro per kudrilo k fadeno: retroira, kuranta, ĉena, randa kudrero.
kudrilo. Speciala ilo, kun akra pinto ĉe unu ekstremo k trueto ĉe la alia, uzata por kudri: la praaj homoj uzis kudrilojn el osto aŭ dorno; ne iru fadeno antaŭ kudrilo Z (ĉio restu ĉe sia loko); fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras Z; estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio N.
kudrilego. Aleno.
kudristo, kudristino. Homo, kies metio estas kudrado.
kudromaŝino. Stebmaŝino.
alkudri. Almeti per kudrado: alkudri kolumon, roversojn; alkudri butonon al mia surtuto Z.
duonkudri. Provizore kunigi per maldensaj kudreroj la diversajn partojn de vesto.
enkudriligi. Trapasigi la fadenon tra la trueto de la kudrilo. tredi.
kunkudri. Kunigi apartajn pecojn en unu tuton: ili kunkudris foliojn de figarbo k faris al si zonaĵojn X; kunkudri la foliojn de kajero, la kajerojn en libron; kunkudri la lipojn de vundo. suturi.
malkudri. Malfari la kudrojn de: malkudri malĝuste alkudritan manikon; mia poŝo malkudriĝis.
rekudri. Denove kudri: rekudri butonon; rekudri vundon.
senkudra. Ne prezentanta kudron: senkudraj ŝtrumpoj.
dratkudrilo Aparato, servanta por kunigi per drato paperfoliojn en kajeron.
pretkudrita. Konfekcia, sed de pli alta nivelo: pretkudrita balrobo.