PIV · 8819
★kuf/o
★kuf/o
1 Simpla, ordinare tola kapvesto de virino: bretona kufo.
2 Plumtufo de kelkaj birdoj.
3 🍁 a) (pp muskoj) Organo similforma al kufo 1, kovranta la supron de la kapsulo. b) (pp vaskulplantoj) Fragila histo, kovranta la finon de radiko k ŝirmanta ties meristemon. Sin. radikĉapo.
4 ❤ Fragmento de amnio, kiu kelkfoje kovras la kapon de novnaskito en la momento de la elpelo: li naskiĝis kun kufo sur la kapo B (li estas bonŝanca).