← Reen al K

PIV · 7376

★kapuĉ/o

kapuĉ/o
Kapvesto, alkudrita aŭ alfiksita al mantelo: kapuĉo monaĥon ne faras Z (ne juĝu laŭ ekstero.  vesto); mantelo, kies kapuĉo estis tirita antaŭen super lia kapo Z.
🚐 Leda aŭ diktola tegmento de veturilo: faldebla, formetebla kapuĉo de aŭto.
Turnebla metala ventkaptilo por ventoli la ŝipinternon, precipe la kaldronejon k maŝinejon.
Ĉiaspeca ŝelo konusforma, kovranta la kapon de alia peco, ekz. kamenkapuĉo.
kapuĉi (tr) Kovri per kapuĉo.
kamenkapuĉo. Parto de kameno, kiu elstaras konusforme supre de la fajrujo k kondukas la fumon aŭ vaporojn en la kamentubon.