← Reen al K

PIV · 7969

kobr/o

kobr/o Kn de la venenaj serpentoj el la g. najo k parencaj g-oj.
Hindia kobro. Sp. de kobro (Naja naja) el S Azio, sur kies plilarĝigebla nuka regiono troviĝas desegnaĵo en formo de okulvitroj.
Egiptia kobro. Sp. de kobro (Naja haje). Sin. aspido.
kraĉkobro. Kn de kelkaj sp-oj de kobro (ekz. Naja nigricollis), kiuj kraĉas sian venenon ĝis distanco de 2−3 m.