← Reen al E

PIV · 3546

egipt/o

egipt/o
Ano de la ĉefa gento de Egiptio: la Eternulo faras apartigon inter la egiptoj k la Izraelidoj X.
Σ Civitano de Egiptio.
egipta. Rilata al egiptoj aŭ al Egiptio: la egipta lando Z; egiptaj piramidoj Z.
Egiptio, Egiptujo Z. Regno en NE Afriko (Kairo).
egiptologo Z. Specialisto pri egiptologio.
egiptologio. Scienco pri la lingvo, skribmaniero, civilizacio ktp de la antikvaj egiptoj.  hieroglifo.
Rim. Kabe uzis la formon Egipto por la nomo de la regno.