← Reen al A

PIV 2020 · 1039

arab⁸o

arab8o
Loĝanto aŭ devenanto de Arabio: arabo ne starigos tie sian tendon X.
(vs) Ano de unu el la popoloj de Arabio, Proksim-Oriento k N-Afriko, kiuj parolas la diversajn dialektojn de la araba lingvo.
araba. Rilata al la araboj aŭ al Arabio: la araba lingvo (el la suda grupo de la semidaj lingvoj); la araba civilizacio, ornamstilo; la arabaj ciferoj (kontraste al la Romanaj); Σ la Araba Ligo (komuna organizo de 21 arablingvaj regnoj); 🌄 la Araba Maro (inter Afriko k Hindio, 65°E, 15°N. Omano); la araba dezerto, duoninsulo.
araba gumo Gumo, kiun elŝvitas la trunko de diversaspeciaj akacioj, historie unue kolektita en Arabio.
arabata acido. Organika acido, C5H10O5, troviĝanta en la araba gumo.
arabino (ark.) = arabata acido.
arabinozo Pentozo, C5H10O5, konsistiganto de la polisakarido de la araba gumo.
Arabio, Arabujo. Granda duoninsulo, troviĝanta inter la Ruĝa Maro, la Hinda Oceano k la Persa Golfo (45°E, 25°N). Saud-Arabio.
arabismo
Esprimo propra al la araba lingvo.
Movado, celanta firmigi la komunecon de ĉiuj araboj.