PIV 2026 · Artikolo 5334

1★golfo

Litero G★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 24
  1. golfet/o
  2. Aden/a Golfo
  3. Akab/a Golfo
  4. Alask/a Golfo
  5. Bafin/a Golfo
  6. Bengal/a Golfo
  7. Biskaj/a Golfo
  8. Botni/a Golfo
  9. Bristol/a Golfo
  10. Finn/a Golfo
  11. Grand/a Aŭstrali/a Golfo
  12. Gvine/a Golfo
  13. Ĝenov/a Golfo
  14. Hudson/a Golfo
  15. Kaliforni2/a Golfo
  16. Leon1/a Golfo
  17. Meksik/a Golfo
  18. Oman/a Golfo
  19. Pers1/a Golfo
  20. Siam/a Golfo
  21. Suez/a Golfo
  22. Taj/land/a Golfo
  23. Tarent/a Golfo
  24. Tonkin/a Golfo
1 ★ golfo GEOG parto de maro, situanta interne de larĝe malfermita entranĉo en kontinento: la tuta lando havis ankoraŭ aspekton de l’ mara golfo, semita per multenombraj insuloj B ➞ fjordo, kreko 2.
golfeto malgranda golfo.
Adena Golfo parto de la Hinda Oceano inter Somalujo kaj Jemeno, kiu ligas la Ruĝan Maron al la Araba Maro. خليج عدن Ḫalīǧ ʻAdan
Akaba Golfo granda golfo en la norda parto de la Ruĝa Maro, inter Sinajo ① 1 kaj la Araba Duoninsulo. خَلِيج الْعَقَبَة Khalīj al-ʿAqaba
Alaska Golfo parto de Pacifiko ĉe la suda marbordo de Alasko. Gulf of Alaska
Bafina Golfo vasta golfo inter Gronlando kaj la norda parto de Kanado. Baffin BayBaie de Baffinᓴᒃᓂᕈᑎᐊᒃ ᐃᒪᖓSaknirutiak ImangaAvannaata Imaa
Bengala Golfo nordorienta parto de la Hinda Oceano, oriente de Barato 1 kaj sude de Bangladeŝo. বঙ্গোপসাগরBangópaságaraBay of Bengal
Biskaja Golfo golfo laŭlonge de Akvitanujo kaj norda Hispanujo. Golfe de GascogneGolfo de Vizcaya
Botnia Golfo golfo norde de la Balta Maro inter Svedujo kaj Finnlando. Bottniska vikenPohjanlahti
Bristola Golfo GEOG atlantika golfo ĉe la enfluejo de Severno, inter Kornvalo kaj Kimrujo. ➞ Bristolo. Bristol ChannelMôr Hafren
Finna Golfo golfo inter Finnlando kaj Estonujo, etendiĝanta ĝis la rusa havenurbo Sankt-Peterburgo. Soome lahtSuomenlahtiФинский заливFinskij zaliv
Granda Aŭstralia Golfo larĝa golfo, kiu formas grandan parton de la suda bordo de Aŭstralio.
Gvinea Golfo parto de Atlantiko ĉe la suda bordo de Okcident-Afriko.
Ĝenova Golfo golfo ĉe la itala havenurbo Ĝenovo, etendiĝanta de la urbo Imperia okcidente al La Spezia oriente. Golfo di Genova
Hudsona Golfo interna maro de Kanado, norde de Ontaria Provinco. Hudson BayBaie d’Hudsonᑲᖏᖅᓱᐊᓗᒃ ᐃᓗᐊKangiqsualuk ilua
Kaliforni2a Golfo randa maro de Pacifiko inter la Kalifornia Duoninsulo kaj la meksika ĉeftero. Golfo de California
Leon1a Golfo GEOG golfo ĉe la franca bordo de Mediteraneo, inter Pireneoj kaj la rodana delto. Golfe du Lion
Meksika Golfo maro formanta parton de Atlantiko, ĉirkaŭata precipe de Kubo 2 kaj la nord-amerika kontinento. Gulf of MexicoGolfo de México
Omana Golfo golfo nordoriente de Omano, liganta la Araban Maron kun la Persa Golfo. دریای عمانDarĝaĝe Ommanالخليج عمانĤaliĝe Omman
Pers1a Golfo interna maro en okcidenta Azio, inter Irano kaj la Araba Duoninsulo. خلیج فارسXalij-e Fârsالخليج العربيAl-Khalīj al-ˁArabī
Siama Golfo Tajlanda Golfo.
Sueza Golfo granda golfo en la norda parto de la Ruĝa Maro, inter Sinajo ① 1 kaj Egiptujo, finiĝanta ĉe Suezo. خليج السويس Khalīj as-Suwais
Tajlanda Golfo okcidenta parto de la Sudĉina Maro, sudokcidente de Hindoĉinujo. อ่าวไทยAo ThaiVịnh Thái Lan Sin. Siama Golfo.
Tarenta Golfo golfo de la Ionia Maro sude de Italujo. ➞ Tarento. Golfo di Taranto
Tonkina Golfo norda parto de la Sudĉina Maro, inter norda Vjetnamujokaj suda Ĉinujo. Vịnh Bắc Bộ北部湾Běibù Wān