PIV · 641
Amerik⁸o
Amerik8o. La kontinento inter Atlantiko k Pacifiko: Nord-Ameriko, Sud-Ameriko; Centr- aŭ Mez-Ameriko; la eltrovo de Ameriko Z.
Amerika. Rilata al Ameriko: la Amerikaj praloĝantoj iom post iom malaperas.
Amerikano. Loĝanto de Ameriko: se la Amerikanoj mem eĉ malbone pretigos la kongreson […] Z. Rim. Oni ne uzu Amerikano en la senco de Usonano.
Amerikanismo. Aparta maniero de parolo, pensado aŭ vivado de la Amerikanoj.
hispanamerika. Rilata al la Amerikaj hispanlingvaj popoloj.
latinamerika. Rilata al la Amerikaj hispan- k portugal-lingvaj popoloj.