PIV · 9903
★mar/o
★mar/o
1 Vasta etendaĵo da sala akvo. kiu kovras la plej grandan parton de la terglobo, ofte kontraste kun la seka tero aŭ la sensala akvo: laŭdu la maron, sed restu sur tero Z; li jam estas trans montoj k maro Z; malaperis, kiel ŝtono en maron Z; maro ĉiujn riverojn ricevas k tamen ne krevas Z; sur la fundo de la maro; veturi sur maro; la vento kuris trans la marĉoj al la libera maro Z; la maro fariĝis glata k trankvila Z; malkvieta maro X; ŝaŭmo el la maro, kiu ruliĝadis sur la bordon Z; la alta maro (la maro trans la trimejla limo de la teritoriaj akvoj); la libereco de la maro; la vasta, la spaca maro. ➞ marbordo, markolo, navigi.
2 Unu difinita peco de tiu etendaĵo, parte aŭ tute ĉirkaŭita de tero: la Meza Maro (Mediteraneo, 15°E, 35°N); la Suda Maro (de Nederlando, 5°30′E, 52°30′N); la Sudaj Maroj (Suda Oceano); la Ruĝa Maro X (38°E, 22°N); la Norda Maro Z (4°E, 57°N), la Morta Maro (35°30′E 31°30′N); la sep maroj (la tuto de la oceanoj).
3 🔭 Ebenaĵo sur la surfaco de Luno.
4 (f) Grandega kvanto: maro da sango, da sablo, da polvo, da mizeroj Z; la urbo disvolvis antaŭ li ondiĝantan maron da tegmentoj; li englutis maron da teo B; inter diro k faro estas maro Z (granda diferenco. ☞ abismo, monto).
mara. Rilata al maro: mara akvo; mara batalo; maraj kreskaĵoj; ministro pri maraj aferoj.
★maristo. Homo, kiu iel vivas el la maro: penu, ke tiuj ĉi maristoj venu al la reĝo, ili havas leteron por li Z; gastejo por maristoj; marista lorno. ☞ ŝipano, ŝipisto, fiŝkaptisto.
maristaro. La tuto de la maristoj sur unu ŝipo, en unu regiono aŭ lando.
mareltena. Tia, ke ĝi kapablas elteni la marajn fortojn.
marmeze. Tre malproksime de la marbordoj.
martaŭga (pp ŝipo) Kapabla navigi.
apudmara, ĉemara. Troviĝanta apud aŭ ĉe la maro: apudmara banloko B; ĉemara lumturo.
enmariĝo. Loko, kie rivero enfluas en la maron.
submara
1 Troviĝanta sur la fundo de maro: submaraj algoj; submara kablo, tunelo.
2 Kapabla navigi sub la marsurfaco: submara ŝipo; (analoge) submara ĉaso.
transmara. Estanta trans la maro: transmara lando, komerco; ĉio transmara estas ĉarma k kara Z; ĉar ve! transmare estas miaj karaj! Z.
altamara. Rilata al la alta maro: altamara ŝipestro.