PIV 2020 · 7266
kanal¹o
kanal1o
1 Artefarita akvovojo: fosi kanalon Z; veturi sur la kanaloj Z; la kanaloj de Venecio, de Amsterdamo; kanalo je internacia normo; Panama (79°50′U, 9°07′N), Sueza (32°18′E, 31°N) kanalo; la Granda Kanalo (117°E, 35°N). ➞ kluzo, barĝo.
2 Simila artefaritaĵo, uzata por diversaj celoj, sekigo de marĉa regiono, irigacio, forkondukado de malpuraĵoj ks: kloaka kanalo.
3 🌄 Parto de maro, pli larĝa ol markolo, k komunikiganta du marojn: kanalo de Sankta Georgo (6°U, 52°N), de Mozambiko (40°E, 20°S); oni alproksimiĝas al la Kanalo Z (sk. Manika, 3°U, 50°N).
4 ❤ 🍁 Organa tubo: semicirklaj kanaloj de la interna orelo; la vertebra, la spira Z, la uretra kanalo. ☞ dukto.
5 ⚥ Eta, tuboforma grupo de proteinoj de la ĉela membrano, tra kiu pasas jonoj aŭ malgrandaj molekuloj: natrikanalo; tensidependa, kemidependa kanalo.
6 ⏚ 💻 Vojo por elektra signalo aŭ transsendado de datenoj: stereofonia aparato havas du kanalojn; plurkanala telefonlineo; trovi neokupitan kanalon; per signalplektado oni povas dispartigi kanalon en subkanalojn. ➞ plekti.
7 ☇ Frekvencozono, atribuita al radio- aŭ televido-stacio.
8 (f) Io, pere de kio oni atingas celon: diskonigi sian opinion per la kanalo de la revuo.
kanalaro. Reto de kanaloj.
kanaleto
1 Mallarĝa kanalo, por defluigi akvon pluvan aŭ malpuraĵan: la monero falis en la kanaleton de la strato. ☞ defluilo, rojo.
2 Mallarĝa kanalo, difinita por akcepti tubojn, kondukajn kablojn ktp.
3 ❤ 🍁 Tre maldika kanalo.
kanaletaro. Reto de kanaletoj aŭ konduktiloj, aranĝita sub tero, por la defluigado de la malbonaj akvoj.
kanaligi. Transformi riveron en kanalon, barante la bordojn, rektigante la fluon ktp.
kanalizi Z. Provizi per kanaloj (regionon, landon).
flankkanalo. Kanalo, fosita apud k laŭlonge de rivero: flankkanalo ĉe Rejno.
ĵetkanalo ▦ Triangula spaco inter du partoj de varpo k teksokombilo, kie trakuras la navedo, enmetante vefton.
nutrokanalo ❤ La tuta vojo, kiun iras la nutraĵoj en la korpo: buŝo, ezofago, stomako, intestoj, anuso. Sin. digesta tubo.
pluvkanaleto
1 🏢 Kanaleto el malpeza materialo (zinko, plastaĵo), kroĉita aŭ alkonstruita rande de tegmento por ricevi la pluvakvon fluantan de ĝi: tegmentranda, surmura pluvkanaleto. ☞ gargojlo, defluilo, pluvtubo, tubfluilo, vomtubo.
2 Kanaleto, aranĝita rande de trotuaro, en kiun kuniĝas la pluvakvo, fluonta al kloako.
spirkanalo ❤ Tuto de la nazo, laringo, trakeo ĝis la pulmoj.
voĉkanalo. La superglota parto de la parolaparato.