PIV 2026 · Artikolo 5291
gloto
gloto ANAT triangulforma parto pli mallarĝa en la mezo de laringo, inter la malsupraj voĉkordoj. glottis formo kaj dimensio de la gloto varias laŭ tio, ĉu la malsupraj voĉkordoj estas disigitaj aŭ kunigitaj, streĉitaj aŭ malstreĉitaj
glota LING voĉa sono produktata en la gloto: glota plozivo JWe glotaj konsonantoj BKe
glotigita LING parolsono tia, ke dum ĝi aŭ dum parto de ĝi la gloto estas fermita.