← Reen al L

PIV · 9135

★laring/o

laring/o (larynx)
Organo, servanta kiel enirejo al la trakeo ĉe la vertebruloj spirantaj per pulmoj, firmigita per kartilagaj pecoj, rolanta ankaŭ kiel organo por produkti blekon. sirinkso.
Ĉe homo, tiu organo, entenanta la gloton k voĉkordojn, k produktanta la voĉon.
laringa. Rilata al laringo: laringa spegulumo; laringa gripo; Λ (pp parolsono) Produktata per vibrado de la voĉkordoj. voĉa.
laringismo Spasma kontrahiĝo de la laringaj k kolaj muskoloj, kaŭzanta asfiksion.
laringito. Inflamo de la laringo: akuta, kronika laringito.
laringologo. Kuracisto, kiu specialiĝis pri la laringaj malsanoj, ofte ankaŭ pri la nazaj k orelaj (oto-rino-laringologo).
laringologio. Studo de la laringo k ties malsanoj.
laringoskopio. Rekta ekzameno de la laringo per laringa spegulo (laringoskopo).
laringotomio. Malfermo de la laringo per incizo.