PIV 2026 · Artikolo 15872

★traĥeo

Litero T★ Fundamenta

★ traĥeo
1 ANAT spirtubo ĉe vertebruloj, kondukanta la aeron de la laringo al la pulmoj, dividiĝinta ĉe la malsupra parto en du branĉojn, nomatajn bronkoj. ➞ traĥeito.
2 ZOOL spirtubo ĉe surteraj artropodoj.
3 BOTA vaskulo, kies ĉeloj malhavas transversajn vandojn. Sin. perfekta vaskulo. ➞ traĥeoplanto.
trachea
traĥeulo ZOOL membro de grupo de artropodoj, spirantaj per traĥeoj kaj plejparte vivantaj sur tero aŭ en aero, ekz. araneoidoj, miriapodoj kaj insektoj. membro de la klado Tracheata (traĥeuloj) el la filumo Arthropoda