PIV 2020 · 16442
vaskul/o
vaskul/o ❤
1 Unu- aŭ kelk-hista tubeto, tra kiu fluas organisma likvo: sangovaskulo, limfovaskulo. Sin. angio, vazo ②. ☞ arterio, dukto, kapilaro, vejno.
2 🍁 Tubeto el vico de longe cilindraj ĉeloj, kondukantaj la alsupran sevon ĉe la vaskulplantoj; la ĉefa elemento de ksilemo k de ligno. ☞ floema tubo.
perfekta vaskulo 🍁 Trakeo.
vaskula. Rilata al la vaskuloj: ⚕ vaskula difekto; kardio-vaskula afekcio (koncernanta la koron k la vaskulojn); 🍁 vaskulaj faskoj; vaskulaj plantoj (= vaskulplantoj).
vaskularo. Tuto de la vaskuloj, de difinita organo aŭ organismo.
vaskulito ⚕ Inflamo de vaskulo(j).
vaskulizi, vaskularizi ❤ ⚥ Provizi korpoparton per pli malgrandaj vaskuloj (pp ĉefaj arterioj k vejnoj). ☞ nervizi.
ĉilvaskulo ❤ Limfovaskulo, tra kiu fluas ĉilo.