PIV 2026 · Artikolo 8804
ksilemo
ksilemo BOTA komplika histo, parto de la konduka aparato de vaskulplantoj, kiu transportas la alsupran sevon kaj konsistas el tri histoj, parenkima, fibra kaj konduka, tiu ĉi el tube ariĝintaj ĉeloj (➞ vaskulo), kiuj konservas (➞ traĥeido) aŭ ne (➞ traĥeo) la transversan septon; ksilemo rolas ankaŭ en la teniĝo de la planto kaj konsistigas la lignon de la lignecaj plantoj. ➞ floemo.