PIV · 11762
parenkim/o
parenkim/o
1 ❤ (parenchyma) Sekrecia histo de la glandaj masoj, ĉefa elemento de multaj organoj: parenkima nefrito.
2 🍁 Planta histo el vivaj ĉeloj ne aŭ malmulte specialiĝintaj, ĝenerale maldikmuraj, rolantaj en asimilado k akumulado de rezervoj: parenkimo floema, folia, horizontala (= radia), klorofila, ksilema, radia (de la radioj 7), rezerva; akva parenkimo de sukulenta planto; aera parenkimo de akvoplanto; la karno de molaj fruktoj, la medolo de tigoj grandparte konsistas el parenkimo. ☞ kolenkimo, sklerenkimo.
palisa parenkimo 🍁 Klorofila parenkimo, konsistanta el 1−3 tavoloj de longformaj, samlimaj ĉeloj (palisaj ĉeloj) perpendiklaj al la foliflankoj, k aspektanta kiel palisaro.