← Reen al R

PIV · 13095

★radi/o

radi/o
Rektlinia mallarĝa brila strio, kiu eliras el lumanta korpo: la radioj de la suno ludis inter ĝiaj folioj Z; la luno similis al pala disko sen radioj Z; tremanta radio de malproksima stelo falis sur ŝin; difuzitaj, diverĝaj radioj; fulmaj radioj Z.
💡 Ĉiu el la apartaj rektliniaj elsendaĵoj de ĉiu neluma fonto de energio: ultraviolaj, infraruĝaj, kosmaj radioj; alfa-, beta-, gama-radioj; iksradioj. Rim. En tiu ĉi senco oni konservas ĉe la kunmetaĵoj la o de radio por eviti konfuzon kun la senco 1: radioamatoro, radioaparato, radioastronomio, radiobirado, radioelektro, radioelsendo, radiogoniometro, radiokomunikado, radiosendilo, radiosondilo, radiostacio, radiotelegrafio, radiotelegramo (radiogramo), radioterapio.
Duonrekto.
(evi) = radiuso 1: (f) armeo estas nenie en almenaŭ trimejla radio B; la rigardo ĉirkaŭprenis en kelkmejla radio preskaŭ la tutan provincon B.
Spoko.
Io, kio iras de iu centra punkto, diseriĝante kiel branĉoj de ventumilo: fontoj, en formo de dikaj radioj de akvo Z; radio de varma sango elŝprucis Z; aleoj aranĝitaj kiel radioj ĉirkaŭ centra fontano.
🍁 (pp vaskulplantoj) Vico de vivaj, parenkimaj ĉeloj, laŭradie trairantaj la duavican kondukan histaron, kiuj transportas likvojn k gasojn laŭdiametre tra la tigo: ligna radio (ksilema parto de radio); floema radio (floema parto de radio); medola radio (radio atinganta la medolon tra floemo k ksilemo).
(f) Resto aŭ komenco de ĝojiga aŭ klariga influo: super la vizaĝo de la patrino kuris radio de feliĉo Z; estingiĝis ŝia lasta radio de espero B; vi, Verda Radio, ekbrilu! Z.
radia
Lumigita de la suno: radia pejzaĝo, printempo; (f) radia rideto.
Havanta la econ de radio.
Havanta la direkton de radio: radia akso.
🍁 Konsistanta el kvazaŭ radiantaj elementoj: radiaj kapituloj de iuj asteracoj [konsistantaj el du partoj: centra disko el tubetfloroj k ĉirkaŭo (krono) el radiaj langetfloroj. radifloroj]; radia parenkimo floema, ksilema (konsistanta el radioj 7, floemaj aŭ ksilemaj); radia ligamento de karpo (ligamentum carpi radiatum, ligamento el la antaŭa faco de kapitato radianta al la aliaj karpaj k metakarpaj ostoj).
radii (tr)
Eligi k dissendi radiojn de lumo, ofte kun varmo: stelo, kiu radiis al ŝi el la ĉielo Z; la suno radiis oblikve; en la varmaj landoj la suno radias alian varmegon, ol ĉe ni Z.
Resendi radiojn de lumo: la luno de Mahometo hele radiis de la templaj kupoloj Z; la koko radiis per ruĝaj k verdaj plumoj; la du bluaj okuloj, kiuj radiis al ŝi Z; radianta vesto Z, diademo Z; la kruco, kiu malproksimen radiis oran brilon Z.
Deiri de unu punkto, disiĝante kiel radioj de rado: el la placo radias ses avenuoj; pavoj kun etenditaj radiantaj vostoj Z.
Evidentigi eksteren internan varman senton: li radiis de feliĉo Z; li ekkriis, radiante de ĝojo Z; la plej fiera, kies filinoj radias de beleco B; infanoj, kiuj radiis de vivo, de vigleco; vizaĝo radianta de amo; radianta rideto Z; Rosino radiis belecon k ĝojon B.
radiadi Elsendi fizikajn radiojn: radiadantaj substancoj.
radiado Elsendado de radioj el iu energifonto: 🔭 la kosma fona mikroonda radiado, malkovrita en 1965, interpreteblas kiel restaĵo de la praeksplodo.
fluoreska radiado La radiado, elsendata kiel rezulto de la ekscito de atomo per surtrafanta elektromagneta aŭ partikla radiado, havanta karakterizajn ondolongojn por ĉiu speco de atomo.
infraruĝa radiado Vd ruĝa.
kontraŭnorma radiado Ĉiu radiado, kiu estas produktata de frekvencoj, kiuj estas ekstere de la zono atribuita al radio-telekomunika stacio.
kosma radiado Elsendado de radioj ondaj k partiklaj, penetrantaj la Teran atmosferon de el la kosma interspaco, k de aliaj tiaj radioj kaŭzitaj de ili.
nedependa radiado Radiado en kontinua spektro, kies kvalito estas nedependa de la naturo de la kontraŭkatodo.
normala radiado Radiado, kiu propagiĝas laŭ la akso de la konuso de la uzata radiado.
onda radiado Radiado sub formo de ondo, kiu ŝajne ne havas partiklan proprecon (sen iu transportado de materio). Sin. nepartikla radiado.
partikla radiado Radiado, kiu konsistas el materiaj korpetoj, elektrigitaj aŭ ne (jonoj, elektronoj, neŭtronoj ktp).
transruĝa radiado, transviola radiado = infraruĝa, ultraviola radiado (Vd ruĝa, viola).
ultraviola radiado Vd viola.
radieto. Mallarĝa, malforta radio: lasi al iu nur radieton de espero.
radiuloj (ark.) Eksa klaso de maraj bestoj kun ekstere radiantaj organoj, kiel ekinoj k asterioj.
radiometro Instrumento, por mezuri la intenson de radiado.
radioskopio Esplorado sur fluoreska aŭ televida ekrano pri la bildo de objekto surradiata per iksradioj.
radiŝtono. Aktinolito.
disradii. Elsendi, radiante: la suno disradiis luman polvon; (f) ŝia vizaĝo disradiis la bonvolemon; lernejo estas fajrejo, disradianta la spiritan vivon.
elradii. Elsendi el interne eksteren.
elradiometro Aparato, kiun oni uzas, por mezuri la kvanton de radioj (la radiadan intenson), kiun elradias korpo aŭ sistemo.
priradii. Tuŝi per siaj radioj: ŝi starigis la pomarban branĉon en la diafana vazo, kie la sunlumo povis priradii ĝin Z; (f) la lumo, kiu povus priradii la problemon pri eterna vivo Z.
surradii. Fari surradiadon.
surradiado Aplikado de la diversaj radiadoj sur organismojn aŭ diversajn substancojn: ultraviola surradiado transformas ergosterolon en vitaminon D2; trakti kanceron per iksa surradiado.
alfaradioj, α-radioj Radioj konsistantaj el heliumaj nukleoj emanantaj el radioaktivaj substancoj. alfa-partiklo.
betaradioj, β-radioj a) La dua speco de radioj emanantaj el radiumo k konsistantaj el elektronoj; b) (pli ĝenerale) Iuj negativaj aŭ pozitivaj elektronoj emanantaj el radioaktiva substanco.
bremsradioj Radioj elsendataj de malakcelataj ŝargitaj partikloj.
gamaradioj, γ-radioj Radioj konsistantaj el altenergiaj fotonoj emanantaj el radioaktivaj substancoj. gamakvantumo.
iksradioj, X-radioj
Elektromagnetaj radioj kun ondolongo inter 0,01 k 100 nm, elsendataj dum subita ŝanĝiĝo de la rapido de elektraj partikloj de katodaj radioj, frapantaj solidan trafejon en vakua tubo aŭ elsendataj kaŭze de la ŝanĝiĝoj, rezultintaj en la trafejaj atomoj pro tiaj kolizioj.
La elektromagnetaj radioj (fotonoj tre altenergiaj), elsendataj de betatrono, sinkrotrono aŭ simila maŝino.
kanalradioj. Fluo da pozitivaj grandrapidaj jonoj, produktata en malŝargotubo enhavanta gason de malalta premo.
katodradioj. Fluo da elektronoj, emisiitaj de la katodo en vakua aŭ gasplenigita tubo.
paketradio Sistemo, konsistiganta mondan reton de mesaĝkestoj k ripetiloj, inventita k uzata de radioamatoroj, k celanta perradie interŝanĝi datenojn, grupigitajn en malgrandajn pakojn laŭ la protokolo AX25.
Rentgenradioj = iksradioj, X-radioj.
sunradio. Radio el Suno: sub la agado de la varmaj sunradioj Z.