← Reen al R

PIV · 13116

radius/o

radius/o
Streko de la centro de cirklo ĝis iu punkto de la cirklo, aŭ de la centro de sfero ĝis punkto de ĝi: la radiuso de cirkla cilindro.
La longo de radiuso 1: la radiuso de cirklo estas duono de la diametro; (f) en la radiuso de 10 km oni ne vidis arbon.
La pli mallonga osto de la antaŭbrako, kiu respondas al la dika fingro. ulno.
radiusa Rilata al radiuso, efikanta laŭ la radiuso: radiusa sekco; radiusa komponanto de forto.
flugradiuso. Distanco, kiun teorie aviadilo en senmova aero povas flugi, konservante sufiĉan kvanton da karburaĵo por reveni al la deirpunkto: la flugradiuso estas la duono de la povdistanco.