PIV 2020 · 2583
cirkl⁸o
cirkl8o
1 ∆ Kurbo, konsistanta el ĉiuj punktoj en ebeno kun fiksa distanco al donita punkto nomata la centro de la cirklo.
2 = disko (la areaĵo ene de cirklo 1).
Cirklo 🌄 Ĉiu el la du paraleloj, kiuj limas la polusajn regionojn, en kiuj je la solsticoj la tago aŭ la nokto daŭras 24 horojn: la arkta, la antarkta Cirklo. ☞ tropiko.
oskula cirklo ∆ (pp kurbo) cirklo, kiu oskulas la kurbon en donita punkto.
cirkla. Havanta formon de cirklo: cirkla templo; cirkla cirkulado.
ĉefcirklo ∆ Cirklo sur sfero, kies centro estas la centro de la sfero.
duoncirkla
1 Prezentanta duonon de cirklo: duoncirklaj kanaletoj; la kanalo ĉirkaŭis duoncirkle la dezerton B.
2 🏠 Karakterizata de sekco, prezentanta duonon de cirklo: duoncirkla volbo.
kapcirklo Ⓣ (de dentrado) cirklo samcentra kun la akso de dentrado, tuŝanta la ekstremojn de la dentoj.
paŝocirklo (de dentrado) cirkla surfaco samcentra kiel la akso de dentrado k entenanta ĉiujn tuŝpunktojn de la dentaro.
piedcirklo (de dentrado) cirklo samcentra kun la akso de dentrado, tuŝanta la piedajn punktojn de la dentoj.
radcirklo. Radrondo.
trafikcirklo ⛗ Cirklo kun unudirekta cirkulado, kiu transligas stratojn aŭ vojojn, ĝenerale inter 3 k 6.