← Reen al K

PIV · 8159

kompas¹o

kompas1o Ĉia instrumento, per kiu estas montrata la magneta nordo, en komparo kun la aliaj direktoj: plej multaj kompasoj funkcias per magnetita nadlo.
kompaso de deklinacio. Kompasa nadlo, en kiu la magneto povas moviĝi nur en horizontala ebeno, k kiu indikas la magnetan deklinacion.
kompaso de inklinacio. Kompasa nadlo, en kiu la magneto povas moviĝi nur en vertikala ebeno, k kiu indikas la magnetan inklinacion.
giroskopa kompaso. Kompaso utiliganta la direktokonstantecon de rapide rotacianta giroskopo.
magneta kompaso. Kompaso konsistanta el magneta pingloforma montrilo, libere turniĝanta ĉirkaŭ pivoto.
tangenta kompaso. Aparato konsistanta el kompaso en la centro de cirkla ringo kun drato, k uzata por la absoluta mezurado de elektra fluo.
kompasujo. Ujo, en kiu estas tenata, sub movebla kovrilo, la vazo, en kiu troviĝas la magneta montrilo ligita al la vent-rozo.
kompaskarto. Cirkla folio gradigita.