← Reen al K

PIV · 7513

★kart/o

kart/o
Kartonfolieto, de kiu unu flanko estas uzata por korespondo: poŝta karto Z; ilustrita karto Z. slipo.
Kartonfolieto, oficiala aŭ ne, surhavanta presitajn aŭ manskribitajn indikojn k uzata kiel legitimilo aŭ rajtigilo: vojaĝa karto Z (Rusia enlanda pasporto); balotrajtiga karto; porciuma karto; vizitkarto; lasi sian karton ĉe iu; studentmatrikula karto; enirkarto.
Trukarto. slipo.
En restoracio, kartonfolio kun listo de la manĝaĵoj k ties prezoj: manĝi laŭ la karto (kiam la kliento elektas manĝaĵojn sur la karto). menuo 1, fiksa 3.
Maldika kartonfolieto, ortangule tranĉita, prezentanta sur unu flanko kolorajn emblemojn, uzata por ludi diversajn ludojn: ludi kartojn Z; miksi Z, dismeti Z la kartojn; demeti, preni karton; falsaj kartoj; (f) trudita karto (neevitebla elekto); tutaj gregoj da brutoj estis metataj sur karton (riskataj) k malgajnataj Z; la vivo staras sur la karto Z (ekstrema situacio); blindulo kartojn ludi ne devas Z (oni respondecas pri siaj eraroj). taroko.  kartaŭguri, kartodomo.
= mapo: la karto de Eŭropo Z.
Elektronika cirkvito sur cirkvita tabulo, ofte aparte aldonebla al kompleksa aparato: kartingo (por teni karton k kontakti kun ĝi); kartujo (skatolo, en kiu kartoj estas instalitaj); ĉefkarto; kromkarto. Sin. cirkvitkarto. bloko.
karta. Rilata al karto, precipe 5: distriĝi kun soldatoj per karta hazardo G; karta kompanio Z (kunludantaro); karta emblemo.
kartaro
Aro de 32 aŭ 52 kartoj 5, necesaj por ludi tiun aŭ alian ludon.
Aro da trukartoj.
= maparo.
karteto
Vizitkarto.
Etikedo.
cirkvitkarto = karto 7.
invitkarto. Ĝentila karto, por inviti al festo, edziĝo ktp.
kompaskarto Vd kompaso.
kreditkarto. Karto, uzata por pagi diversajn servojn k aĉetojn.
ludkarto. Karto 5.
manĝkarto. Karto 4.
membrokarto. Atestilo, ke la posedanto estas membro de asocio, partio, sindikato ks.
poŝtkarto. Karto 1.
trukarto 💻 Karto uzata por registri datenojn per truoj: trukartotajpilo; trukartolegilo; trukarta eligilo. trubendo.
vizitkarto. Blanka karto, surhavanta ies nomon k adreson, eventuale aliajn informojn, por faciligi la sociajn rilatojn: gravurita vizitkarto.