PIV 2026 · Artikolo 4134
etikedo
etikedo
1 malgranda peco de papero, ŝtofo k.s. fiksita sur objekto por montri la enhavon, prezon, destinon, adreson ktp. Sin. etiketo 3. ➞ slipo.
2 KEMI BIOL malgranda molekulo, plej ofte radioaktiva, kolora aŭ fluoreska, ligita al proteino, nuklea acido ktp, por ebligi la detekton de tiuj lastaj dum bioĥemia eksperimento.
etikedi fiksi etikedon sur ion: etikedi la varojn estas devige en iuj landoj (figurasence) strukturoj kiuj sin mem etikedas priskribas ĉu «raŭmismaj» ĉu «finvenkismaj» OE