PIV 2020 · 4135
etiket³o
etiket3o
1 Ceremoniaro ĉe kortego: la etiketo malpermesas, ke oni demandu la reĝon.
2 Reguloj de la eksteraj manieroj en mondumo: ĉiuj severe observis la ĉetablan etiketon Z. ☞ formala, rito, ĝentileco.
3 Etikedo.
etiketa. Laŭ la etiketo 1 aŭ 2.
etiketi (tr) Fiksi etiketon 3 sur ion: etiketi la varojn estas devige en iuj landoj.