← Reen al Ĝ

PIV 2020 · 5569

★ĝentil/a

ĝentil/a. Obeanta la regulojn de la socia deco; observanta la bonajn manierojn: vi estas ĝentila knabo Z; vi tute ne estas ĝentila Z; ambaŭ lingvoj estas tiel ĝentilaj, ke ili diras «vi» eĉ al bestoj k objektoj Z; tiuj personoj eniris en la komitaton nur per ia ĝentila vorto, kiun ili donis Z; per vorto ĝentila ĉio estas facila Z; ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero Z. afabla, korteza.
ĝentile. En ĝentila maniero: kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile Z; li ĝentile salutis min Z.
ĝentilaĵo. Ago, vortoj ĝentilaj.
ĝentileco. Eco de iu io ĝentila: vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu juna knabino Z; en tiaj okazoj oni simple pro ĝentileco skribas grandan literon Z; pronomo de ĝentileco ŝajnas ridinde ceremonia Z; ĝentileco neniom kostas k multon aĉetas.
ĝentilulo. Persono rimarkinda pro sia ĝentileco.
malĝentila. Ofenda pro krudeco de la parolo aŭ ago: malĝentila k fiera knabino Z.
malĝentile. En malĝentila maniero: ŝi respondis malĝentile Z.
malĝentilulo, malĝentilulino. Malĝentila homo: la malĝentilulino Z. aroganta, brutala, bruska, malafabla, maldelikata.
neĝentila. Ne sufiĉe ĝentila: sinjoroj, vi estas neĝentilaj Z.