PIV 2026 · Artikolo 1180
★aroganta
Derivaĵoj en la artikolo 3
★ aroganta ofende fiera; malŝate kondutanta kontraŭ aliaj: popolo aroganta, kiu ne respektos maljunulon kaj ne kompatos junulon MT arogantaj okuloj MT al ilia aroganta postulo ni povis respondi nur per silento arogante rigardi arogante akcepti vizitanton ➞ impertinenta; fanfaroni.
arogantaĵo ago aŭ diro aroganta: ili estas malhumilaj, parolas arogantaĵon; Fanfaronas MT
aroganteco eco de iu aŭ io aroganta: vidu tiun ĉi malkaŝemecon, kiel bele ĝi aliformiĝis en arogantecon! Z
arogantulo iu aroganta: paralizi la arogantulojn, kiuj volis altrudi al ni siajn leĝojn Z