← Reen al A

PIV · 1179

arog/i

arog/i Z (tr) Malhumile postuli, pretendi pri nemeritita honoro aŭ privilegio: ni protestas kontraŭ la rajto, kiun ĵus arogis al si unu ĵurnalo Z; profeto, kiu arogos diri en Mia nomo ion […] X; li eĉ arogos al si ŝanĝi la tempojn k leĝojn X; knabo, kiu arogis ludi kun la bastonego de Jupitero Z; vi arogas al vi esperi, ke vi kaptos viron per flatoj Z; mi ne arogas al mi kredi […] Z. uzurpi.
arogo. Ago de iu, kiu arogas ion: lia arogo pri tiu rajto estas skandala.